Grupo de popoloj parolantaj lingvojn en la afrikazia lingvofamilio. La plej multnombraj popoloj de la grupo: oromoj, somaloj, beĝaoj.
AFAROJ
- Nomo: [m] afar; [f] Afars; [r] afar
- Popolo en Etiopio (670 mil, 1992), Eritreo (180 mil), Ĝibutio (150 mil).
- Lingvo: afara.
- Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.
Noto: Araboj ilin nomas Danakil, Amharoj - Adalo.
AGAVOJ
- Nomo: agav; Agaou; agaŭ
- Grupo de kuŝidaj popoloj en Etiopio kaj Eritreo. Kvanto: 420 mil (1992), inter ili en Etiopio 350 mil.
- Lingvoj: de agava subgrupo.
- Raso: etiopa;
- Kredantoj: kristanoj-monofizitoj, parto - judaistoj kaj adeptoj de lokaj sinkretismaj religioj.
BEĜAOJ
- Nomo: [f] Bedja; [r] beĝa, bedauje
- Popolo de kuŝida grupo en sudoriento de Sudano (1,75 mln) kaj en najbaraj regionoj de Eritreo kaj Egipto. Totala kvanto: 1,85 mln (1992).
- Lingvo: beĝaa (baja, bedauja).
- Laŭ religio muzulmanoj-sunaistoj.
OROMOJ
- Nomoj: [m] galla; [f] Oromas, Gallas; [r] oromo
- Popolo de kuŝida grupo en Etiopio (20,3 mln, 1992) kaj najbaraj regionoj de Kenjo (pli ol 200 mil), Eritreo kaj Sudano. Totala kvanto: 20,6 mln (1992).
- Lingvo: oroma.
- Kredantoj: precipe muzulmanoj-sunaistoj, estas ankaŭ kristanoj (monofizitoj, luteranoj, katolikoj).
SOMALIANOJ
- Nomoj: [m] somali; [f] Somalis; [r] somalijci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Somalio (6,1 mln). Loĝas ankaŭ en Etiopio, Kenjo k.a. Totala kvanto: 7,7 mln (1992).
- Lingvo: somala.
- Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.