Kubuntu estas oficiala derivaĵo de Ubuntu, liberaoperaciumo, uzanta la grafikan interfaconKDE. Kubuntu estas konsiderata bona startaĵo por tiuj, kiuj antaŭe nur uzis Vindozon, ĉar la interfaco pli similas al tiu operaciumo de Microsoft, ol Gnome uzata en Ubuntu. Kubuntu kaj la aliaj distribuaĵoj (Ubuntu, Xubuntu, Lubuntu ktp.) estas haveblaj ankaŭ en Esperanto.
Kiel aliaj versioj de Ubuntu, Kubuntu estas uzebla sen instalado, de optika disko aŭ alia portebla datumstokejo (t. n. Live CD).