Krisztina Deák [kristina deAk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Deák Krisztina estas hungara reĝisoro, scenaristo, filmomuntisto. Ŝia dua edzo estis Károly Esztergályos, la tria András Bálint (aktoro).
Krisztina Deák[1][2] naskiĝis la 27-an de aprilo 1953 en Budapeŝto.
Biografio
Inter 1971–1989 Krisztina Deák laboris en Hungara Televizio, intertempe ŝi akiris filmomuntistan diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1977, reĝisoran diplomon en 1982. Ŝia ĉefinstruisto estis Miklós Szinetár. Ekde 1992 ŝi daŭre reĝisoradas ankaŭ en teatroj. Ŝi ricevis precipe filmajn premiojn inter 1987-2013. Ŝi edziniĝis trifoje kaj naskis 2 gefilojn en 1975 kaj 1985.
Ŝiaj teatraj reĝisoraĵoj (elekto)
Ŝiaj filmoj
Kiel reĝisoro
- Vonzások és választások (televizia filmo, ankaŭ scenaristo, 1985)
- Eszterkönyv (ŝia kina debuto, ankaŭ scenaristo, 1989)
- Jadviga párnája (ankaŭ scenaristo, 1999)
- A miskolci boniésklájd (2004)
- Aglaja (2012)
Kiel scenaristo
- Csinszka (1987)
- Köd (1994)
Kiel filmomuntisto
- A sárkány menyegzője (televizia filmo, 1983)
- A bukás (televizia filmo, 1986)
Kiel aktoro
- Az áruló (televizia filmo, 1975)
Fontoj
Referencoj