Krimo kontraŭ la homeco - alilingve ekzemple angle crime against humanity, france crime contre l’humanité, germane Verbrechen gegen die Menschlichkeit, hispane crimen contra la humanidad aŭ ruse преступления против человечности - estas krima difino, kiu unuafoje fiksiĝis per la Nurenberga Tribunalo aŭ Internacia Armea Tribunalo por uzo en la Nurenbergaj Procesoj kontraŭ gvidaj reprezentantoj de la diktatura reĝimo de Nazia Germanio kaj kiu poste ankaŭ akceptiĝis kiel krima difino en pluraj naciaj punaj leĝaroj.
Grava paŝo en la internacia juro estis kondamno de la genocido kontraŭ la armenoj en la Otomana Imperio la 24-an de majo 1915 en protesta dokumento subskribita per gvidantoj de la ŝtatoj Britio, Francio kaj Rusio. La tri ŝtatoj minacis al la otomana registaro, ke tiuj "krimoj kontraŭ la homeco kaj kontraŭ la civilizo" estos punataj post la mondmilito. Jure la termino estis unuafoje difinita kaj uzita en la Nurenbergaj Procesoj kaj Tokiaj Procesoj. Tiu jura uzo tiutempe estis malsamopinie diskutata, ĉar laŭ principoj de juraj ŝtatoj nur povas esti punataj krimoj kiuj plenumiĝis post la oficialigo de la koncerna leĝo. Tiu principo malebligu juĝistan arbitron en la difino de krimo kaj de koncerna ebla puno. Oni tamen argumentis, ke la Nurenberga Tribunalo ne juĝis laŭ nacia sed laŭ internacia juro kaj referencis al la internaciaj traktatoj kaj interkonsentoj, kiujn la diktatura reĝimo de Nazia Germanio malobservis en internacia skalo.
En la Nurenbergaj Procesoj kaj en pluraj oficialaj dokumentoj de la Unuiĝintaj Nacioj la amasmurdo en koncentrejoj klare konsideratas krimo kontraŭ la homeco. Ĉar la "industria murdo de homoj" ne celis ekskluzive nur judojn, la murdo jure konsideriĝis ne genocido sed krimo kontraŭ la homeco.
Ĉu la germanaj elaeraj atakoj ekzemple kontraŭ la pola ĉefurbo Varsovio en septembro 1939 (26 000 nesoldataj mortintoj), ĉu la elaera milito de la brita armeo kontraŭ germanaj urboj ekde la 11-a de majo 1940, ĉu la sekva aera batalo pri Anglio, la bombado de britaj urboj pere de germanaj militaviadiloj kun 60 000 nesoldataj mortintoj, ĉu la germana elaera atako kontraŭ la nederlanda urbo Roterdamo la 14-an de majo 1940 (900 nesoldataj motrintoj) aŭ la area (do necelita) bombado de la Aliancanoj kontraŭ Nazia Germanio ekde januaro 1942 kun 537 000 nesoldataj mortintoj konsidereblas krimoj kontraŭ la homeco, fare de iuj juristoj aparte en postmilita Germanio estis malsamopinie diskutita.
En la aldona protokolo de 1977 al la Ĝenevaj Konvencioj la area, do necelita, bombado estis eksplicite kondamnata kaj malpermesata.[1] Sed tielnomataj "celitaj bombadoj", kiuj kutime ankaŭ rezultigas murdojn de lokaj civiluloj (nesoldatoj), malgraŭ la internaciaj leĝoj pri protekto de civiluloj ĝis nun ne estas internacie kondamnataj.
En la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj de la 10-a de decembro 1948 estas fiksita en artikolo 9: "Neniu rajtas esti arbitre malliberigata, tenata en mallibero aŭ ekzilata el la lando."
Ekde la 1-a de julio 2002 ekzistas la Internacia Puna Kortumo (angla mallongigo ICC) en Hago kiel konstanta institucio por persekuto de krimoj kontraŭ la homeco. La kortumo konsideras la supre menciitan principon de juraj ŝtatoj kaj nur persekutas krimojn de post la Dua Mondmilito aŭ ekzakte de post la ekofico de la Nurenberga Tribunalo, do post la oficialigo de jura difino pri krimoj kontraŭ la homeco.
Difino de la Londona Ĉarto de la Nuremberga Tribunalo la 8-an de aŭgusto 1945
|
| „ Krimoj kontraŭ la homeco [estas] interalie murdo, etna neniigo, sklavigo, forporto kaj aliaj nehomecaj agoj kontraŭ la civilula loĝantaro, aŭ persekutoj pro rasaj, politikaj kaj religiaj motivoj, sendepende de tio ĉu ŝtata juro estis malobeata. ” |
|
Per la Londona Ĉarto de la 8-a de aŭgusto 1945 la Aliancanoj interkonsentis pri komuna internacia puna juro, kiu superu la unuopajn naciajn jurajn sistemojn. La ĉarto estis la jura bazo de la Nurenbergaj Procesoj kontraŭ la plej gravaj malliberigitaj reprezentantoj de Nazia Germanio.
Difino laŭ la Roma Statuto
Artikolo 7 de la Roma Statuto, oficialiĝinta en 2002 kiel jura bazo de la Internacia Puna Tribunalo, havas la sekvan difinon:
- Alineo 1: Ĉiu el la sekvaj agoj, se ili okazas kadre de ampleksa aŭ sistema atako kontraŭ la civilula loĝantaro kaj en kono de la atako [noto: vidu sube pri difinoj]:
- (a) intenca mortigo
- (b) [amasmurda] neniigo
- (c) sklavigo
- (d) forpelo aŭ perforta translokigo de la loĝantaro
- (e) malliberigo aŭ kroma forta forrabo de la korpa libereco en malobeo de la bazaj reguloj de internacia juro
- (f) torturado
- (g) perforto, seksa sklavigo, devigo al prostituo, deviga gravedigo, deviga steriligo kaj similaj fortaj seksaj agoj,
- (h) persekuto de homgrupo el politikaj, rasaj, eknaj, kulturaj, religiaj, seksaj aŭ aliaj kialoj, kiu ĝenerale en internacia juro konsideratas nepermesata lige al tiu ĉi paragrafo kaj la aliaj krimoj puneblaj per tiu-ĉi tribunalo (noto: krom la krimoj kontraŭ la homeco, la internacia puna tribunalo ankaŭ respondecas pri genocido, militkrimoj kaj agresa militado).
- (i) apartismo
- (j) perforta "malaperigo" de personoj
- (k) aliaj malhomecaj traktoj de simila karaktero, kiuj intence kaŭzu grandan suferon aŭ fortajn korpajn aŭ psikajn lezojn.
- Alineo 2: Difine de alineo 1:
- (a) atako kontraŭ la civilula loĝantaro estas konduto kiu ligiĝas al plurfoja apliko de la agoj nomataj en §1 kontraŭ civilula loĝantaro, en ekzekuto aŭ subteno de politiko de ŝtato aŭ de organizaĵo kiu celas tian atakon.
- (b) Neniigo [amasmurda] estas la intenca kreo de vivkondiĉoj kiel ekzemple la forpreno de vivnecesa materialo kiel nutraĵoj aŭ kuraciloj en la celo neniigi parton de la loĝantaro.
- (c) Sklavigo estas la apligo de ajna perforto, por disponi pri homoj kiel posedaĵo, inkluzive de la komerco per homoj, aparte per virinoj kaj infanoj.
- (d) Forpelo aŭ perforta translokigo de la loĝantaro estas la perforta, per internacia juro nepermesata portado de la koncernaj personoj per forsendo aŭ aliaj perfortaj rimedoj el la areo en kiuj ili laŭleĝe troviĝas.
- (e) Torturado estas la intenca apliko de doloroj, korpaj aŭ psikaj, de personoj malliberigitaj aŭ kontrolataj per akuzantoj - ekskludataj estas doloroj kaj suferoj kiujn rezultigas la laŭleĝa uzo de malliberigo.
- (f) Deviga gravedigo estas la kontraŭleĝa malliberigo de kontraŭleĝe gravedigita virino en la celo influi la etnan konsiston de loĝantaro aŭ apliki aliajn fortajn malobeojn de la internacia juro. La regulo ne tiel kompreniĝu kvazaŭ ĝi influus enŝtatajn leĝojn pri gravedeco.
- (g) Persekuto estas la intenca, forta malobeo de fundamentaj bazaj rajtoj kontraŭ internacia juro pro la identeco de grupo aŭ komunumo.
- (h) Apartismo signifas nehomecajn agojn simile al tiuj en §1, plenumataj per instituciiĝinta reĝimo, en formo de sistema subpremo kaj dominiĝo de unu raso fare de alia.
- (i) Perforta malaperigo de personoj estas la malliberigo, la forpreno de libero aŭ la ostaĝigo de personoj, ekzekutata, subtenata aŭ tolerata fare de ŝtato aŭ de politika organizaĵo, en kombino kun rifuzo agnoski tiun malliberigon aŭ doni informon pri la sorto aŭ la lokigo de tiuj personoj, en la intenco fortiri ilin por pli longa tempo el leĝa protekto.
- Alineo 3: La termino "sekso" signifas ambaŭ seksojn, la viran kaj la inan, en socia kunteksto. Ĝi ne havas alian signifon ol la ĵus menciita.
La anglalingva vorto humanity povas tradukiĝi kaj per "homeco" (ekzemple germane Menschlichkeit) aŭ per "homaro" (ekzemple germane Menschheit). Krom aliaj kritikistoj, Karl Jaspers kaj Hannah Arendt konsideras la oficialan kaj kutiman tradukon "krimoj kontraŭ la homeco" eŭfemismo kaj parolas pri "krimoj kontraŭ la homaro". Hannah Arendt en 1963 skribis pri la proceso kontraŭ la nazio Adolf Eichmann:
|
| „ La Londona Statuto, sur kiu baziĝis la Nurenbergaj Procesoj […] difinis la ‚krimojn kontraŭ la homaro' kiel 'nehomecaj agoj', el kio en la [ekzemple] germanlingva traduko iĝis la konata termino 'krimoj kontraŭ la homeco' (‚Verbrechen gegen die Menschlichkeit‘), kvazaŭ la nazioj nur havis mankojn pri homeco, kiam ili amasmurdis milionojn da homoj en gasejoj - jen efektive la maltroigo de la jarcento.[2] ” |
|
Notoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
En oficialaj retejoj de la Internacia Puna Kortumo respektive de la Unuiĝintaj Nacioj:
Aparte: