Kremono (aŭ Cremona, en la itala lingvo) estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al kaj estas la administra centro de la samnoma provinco Kremono en la regiono Lombardio. Fine de 2023 en la komunumo vivis 70 637 loĝantoj.
Fondiĝis Esperanto-grupo en Cremona antaŭ 1914. En 1916 stariĝis Provizora Komitato por reorganizo de IEF ĉe la grupo de Cremona, sed pro la ĝenerala situacio la reorganizo ne povis okazi.