En 1414 antaŭ forveturo al Konstanco restadis en ĝi Majstro Jan Hus. La konstruaĵo estas unu el malmultaj konserviĝintaj transiraj tipoj inter burgo kaj kastelo kaj unu el malmultaj burgoj konstruitaj dum regado de Venceslao la 4-a.
Historio
Ampleksa ruino de la burgo, konstruita en 1383 de la reĝa konstrumetiejo por Jíra z Rostok, burgravo de Křivoklát. En 1783 ĝi estis detruita de incendio. En 1915 Klubo de ĉeĥaj turistoj aĉetis ĝin de la lasta posedanto Max von Croÿ-Dülmen. La nomon Krakovec portas la ruino nur ekde la jaro 1920. La muraro estis iom post iom konservita kaj la burgo alirebligita.
La loko fariĝis ankaŭ ŝatata loko por filmistoj - i.a. estis tie filmita fama ĉeĥa porinfana muzikaloAť žijí duchové (Vivu la spiritoj!) (1977) kaj filmfabelo Princ a Večernice (Princo kaj Vesperstela princino) (1979).
Vidindaĵoj
Unika burga arkitekturo, multe da konservitaj gotikaj arkitekturaj elementoj, duoncilindra turo , kapelo
Nove refarita ligna alirponto, konstruita per tradicia ĉarpentista maniero
Praktikaj informoj
La burgo estas publike alirebla ekde marto ĝis oktobro.
La trarigardoj okazas kaj memstare, kaj kun ĉiĉerono.
En la arealo estas organizataj diversaj historiaj festoj kaj kulturaj aranĝoj.