Kotonoha Amrilato (japane: ことのはアムリラート) estas japanavidromanavideoludo eldonita en 2017 de SukeraSparo. Ĝi estas romantika ludo kiu enhavas Esperanton, enlude nomata "Juliamo". Por antaŭeniri, ludantoj bezonas lerni Esperanton dum la ludado.[1] En 2019, la kreintoj eldonis sekvaĵon nomatan Itsuka no Memoraĵo.[2][3] En tiu sama jaro, traduko al la angla, nomata The Expression Amrilato estis eldonita.[4]
La Japana Esperanto-Instituto kunlaboris kun la produktanto SukeraSparo por traduki la japanajn frazojn al Esperanto.[5] Ankaŭ la firmaa nomo estas en Esperanto: sukera, "pro la dolĉeco de Esperanto" kaj sparo, fiŝspeco.[6] La japana Esperanto-kafejo SOJO enhavas afiŝon pri la ludo kun la skribaĵo "Juliamo parolata".[7] La kreantoj de la ludo partoprenis en la 66-a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo kaj gastigis rondtablan diskuton pri la ludo.[8]
Resumo
La ĉefulo Takatoo Rin (高遠 凜), knabino, subite perdiĝas en alia mondo, kie neniu parolas ŝian lingvon, la japanan, kaj ĉiuj afiŝoj estas en fremda lingvo, nomata "Juliamo" (ユリアーモ). Rin ekmalesperiĝas pro la lingva baro, sed renkontas Ruka (ルカ), kiu helpas kaj gastigas ŝin. Dume, Rin lernadas Juliamon kaj pli kaj pli emocie alproksimiĝas al Ruka.[1]
Personoj
Takatoo Rin (高遠 凜)
Voĉa rolo - Nagacuma Ĵuri (長妻樹里)
La protagonisto de ĉi tiu verko. Ŝi naskiĝis la 10-an de oktobro kaj estas 17-jara. Ŝi subite perdiĝas en alia mondo, sed penas akiri la lingvon per avantaĝo de pozitiva karaktero.
Ruka Rozen E (ルカ・ローゼン・E)
Voĉa rolo - Uĉida Ŝuu (内田秀)
Stranga knabino, kiu iomete alparolas Rin en la japana lingvo. Ŝi naskiĝis la 26-an de septembro kaj estas 14-jara. Ŝi komencas vivi kun Rin kaj sindediĉe prizorgas ŝin. Dum ŝi estas pura kaj karesema, ŝi neatendite estas obstina. Ŝi rilatas al Rei kvazaŭ ili estas familio.
Rei Arbaro (レイ・アルバーロ)
Voĉa rolo - Bridcutt Sarah Emi (ブリドカットセーラ恵美)
Agentino de Administracio por Vizitantoj, kiu kutime laboras kiel bibliotekisto. Ŝi naskiĝis la 24-an de novembro sed ŝia aĝo estas nekonata. Ŝi ŝatas ŝerci, sed estas karesema kaj estas fidata de Rin kaj Ruka.
Stabanoj
Persona desegno kaj originala pentraĵo: Naruse Ĉisato (成瀬ちさと)