Koolkerke estas vilaĝo en belga provinco Okcidenta Flandrio kaj ekde 1971 partkomunumo de la provinca ĉefurbo Bruĝo. Ĝi havas areon van 4,17 km². En 2012 estis 3360 loĝantoj. Koolkerke situas nordoriente de la urbocentro de Bruĝo.
Historio
Kvankam estas trovitaj romiaj restaĵoj, nur ekde la 12-a jarcento ekzistas la vilaĝo. La nomo Coolkercke unuafoje estas menciita en la jaro 1243. Antaŭe la malnova marbranĉo Zwin, kiu liĝis Bruĝon al la maro, situis flanke de la vilaĝo; poste ĝi estis anstataŭita per kanalo. En la 17-a jarcento estis konstruitaj du fortikaĵoj, la Fort Lapin sude de Koolkerke kaj la Fort van Beieren, kies restaĵoj ankoraŭ nun videblas.
Vidindaĵoj
La Sankta Nikolao-preĝejo datiĝas de 1860 sed restas partoj el la 14-a jarcento. La unua preĝejo estis konstruita ĉirkaŭ 1150.