Konstantino la 3-a, Causantín mac Cuiléin aŭ Còiseam mac Chailein (mortis en 997) estis reĝo de Skotlando dum mallonga regado de 995 ĝis 997. Li estis la filo de la reĝo Cuilén. Johano de Fordun nomis lin Constantinus Calvus aŭ esperante Konstantino la Kalva.
Oni (eble lia sekvanto, Kenneth la 3-a) mortigis lin en 997. Li ne havis idon, do li estis la lasta posteulo de la reĝo Aed.