La Konsilio aŭ Urbestraro de Madrido - en la hispanaAyuntamiento de Madrid - estas la institucio, kiu okupiĝas pri la regado de la urbo kaj municipoMadrido (Hispanio). Ĝi estas prezidata de la urbestro de Madrido, kiu ekde 1979 estas demokratie elektata.
La urbkonsilistoj estas elektataj ĉiun kvaran jaron de ĉiuj adoltaj civitanoj (ekde 18-jariĝo). La balotoj estas kunvokataj samtempe por ĉiuj municipoj de Hispanio samtempe, kun kandidatoj en listoj de politikaj partioj aŭ grupoj. Oni elektas urbkonsilistojn, kiuj siavice elektas la urbestron. La nuna (2020) urbestro estas José Luis Martínez-Almeida, post interkonsento inter la tri dekstraj partioj.
Sidejo
La sidejo de la Urbodomo de Madrido situas en la t.n. Palaco de Komunikaĵoj (antaŭa sidejo de la Poŝto) en Placo Cibeles. La tradicia sidejo situis en konstruaĵo ĉe la Placo de la Vilaĝo, kaj diversaj oficejoj troviĝas dise en la urbo.
Registaraj organoj
Centra registara konsilio
La Registara Konsilio de Madrido okupiĝas pri la administrado de la municipaj impostoj, por financi la publikajn servojn kaj la konstruadon de infrastrukturoj. Ĝi estas prezidata de la urbestro.
Distriktaj municipaj konsilioj
La urbo Madrido politike dividiĝas en 21 distriktojn, kiuj samtempe estas regataj de municipaj konsilioj. Tiuj ĉi organoj okupiĝas pri la regado je loka nivelo, ĉar la regado de urbo kia Madrido estas kvazaŭ neebla pro tiom granda loĝantaro je centralizita maniero. Oni devas rimarki, ke unu sola el tiuj distriktoj povas havi pli da loĝantoj ol iu ajn provinca ĉefurbo.
Nuntempe la distriktoj de la urbo estas la sekvaj (tamen, ili estas reorganizotaj):