Konolfingen estas komunumo en Kantono Berno, Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi apartenis al la iama en la distrikto Konolfingen, kiu portis ĝian nomon, kies ĉefloko ĝi tamen ne estis. Ekde la 1-a de januaro 2010 ĝi estas komunumo de la nova administra distrikto Berno-Mezlando. Ĝi havis 4752 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
Konolfingen situas inter la valoj de la riveroj Aro kaj Emme kaj ofte estas konsiderata kiel pordego de la regiono de Berno al Emme-Valo. Tra Konolfingen fluas la rivero Chise, alfluanto de Aro.
La unua dokumenta mencio de Konolfingen datiĝas el la jaro 1148 kiel Chonolfingen. La vilaĝo Gysenstein estis unuan fojon menciita en 1226 kiel Gisenstein.