La Komunumo de Sankta Egidio (italeComunità di Sant'Egidio) estas kristana komunumo, agnoskita de la katolika eklezio kiel internacia laika asocio. Ĝi estis fondita en 1968 en Romo kaj engaĝiĝas pri ekumenismo, tamen funde radikas en la katolika eklezio. Ĉiujare Sankt'Egidio organizas interreligian 'Pilgrimadon de la Paco'.
La aktivadojn de la komunumo, kvankam malsamspecajn, ligas iliaj radikoj en kristanaj karitato kaj kompato.
Ekesto kaj historio
La Komunumo de Sankta Egidio estis fondita en 1968 en Romo pro iniciato de junulo Andrea Riccardi, tiam malpli-ol-20-jara. Li kunigis grupon da gimnazianoj, anoj de la grupo Gioventù Studentesca (studenta junularo) kiel li mem, por aŭskulti kaj praktiki la Evangelion. La grupo referencis precipe al la kristana prakomunumo laŭ la Agoj de la Apostoloj kaj al Sankta Francisko el Asizo.
La grupeto tuj iris al la urborando de Romo, kie en barakoj vivis multaj malriĉuloj, kaj komencis posttagmezan programon por infanoj por la postlernejaj horoj, tiam nomatan Scuola Popolare (popola lernejo), nun Scuole della pace (lernejoj de la paco).
En 1972 la komunumo disiĝis de la Gioventù Studentesca kaj memstare praktikis karitatan aktivadon. En septembro 1973 ĝi establis propran sidejon en la monaĥejo de Sankta Egidio en Romo, kiu ĝis nun restas ĝia centra sidejo kaj donis al ĝi la nomon.
Ekde la 1970-aj jaroj la Komunumo konsiderinde kreskis; nun ĝi ekzistas en pli ol 70 regnoj de kvar kontinentoj, kun 50.000 membroj, kvankam estas malfacile diri, kiel kaj kiom ili stabile kontribuas al la aktivado.
La Lernejo por Lingvo kaj Kulturo ofertas senpagajn lingvokursojn kaj enkondukon al la kulturo de la gastiga lando en diversaj eŭropaj landoj. Rifuĝintoj kaj novaj civitanoj fondis la movadon "Popolo de Paco" en diversaj eŭropaj landoj en 1999 kun la celo antaŭenigi integriĝon, renkontojn inter kulturoj kaj religioj, interŝanĝon kaj paclaboron en la respektivaj landoj. En 2016, kunlabore kun la Evangeliaj Eklezioj en Italio, interkonsento estis atingita kun la itala registaro por la stariogo de la projekto "Humanitaraj Koridoroj" kiu permesante al rifuĝintoj el tendaroj en Libano, Maroko kaj Etiopio eniri Eŭropon tra sekuraj kanaloj kaj kun humanitaraj vizoj, tiel evitante la danĝerajn vojaĝojn trans la maro[1].