Kellinghusen estas komunumaro en Germanio, do libervola ligo de pluraj administre principe sendependaj komunumoj, kiuj tamen decidis komune plenumi iujn administrajn taskojn kaj servojn. Ĝi troviĝas en la distrikto Steinburg de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio. Fine de decembro 2022 la komunumaro havis 22 971 loĝantojn.
Membraj komunumoj
Historio
La komunumaro Kellinghusen fondiĝis la 1-an de januaro 2008 el la urbo Kellinghusen, el la komunumoj de la antaŭa komunumaro Kellinghusen-Land sen la komunumoj Auufer kaj Wittenbergen, kaj la komunumoj Hohenlockstedt kaj Lockstedt de la antaŭa komunumaro Hohenlockstedt.