|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Komsomolskaja
|
050
Komsomolskaja (ruse Комсомольская, "Komsomola") estas stacio de la Metroo de Moskvo sur Kolcevaja linio, ĝi situas inter la stacioj Prospekt Mira kaj Kurskaja en centra parto de Moskvo (distrikto Krasnoselskij). Ĝi lokiĝas sub la Komsomolskaja placo. Ĝia profundo estas 37 metroj. Arkitektoj - A.Ŝĉusev, V.Kokorin, A.Zabolotnaja, V.Varvanin, O.Velikoreckij, inĝeniero-konstruisto - A.Semjonov.
La stacio havas unu rektan kajon kaj du trakojn. Ekzistas elirejo al Komsomolskaja placo kaj strato Krasnoprudnaja, kie situas Kazana, Leningrada kaj Jaroslavla stacidomoj. Elirejo supren estas en komuna vestiblo inter la Leningrada kaj Jaroslavla stacidomoj.
Apud la metrostacio situas fama moskva hotelo Leningrada (ruse Ленинградская).
La stacio estas malfermita por pasaĝeroj ĉiutage je 5:20-1:00.
Historio
La stacio estis malfermita la 30-an de januaro 1952 en konsisto de linio "Kurskaja - Belorusskaja".
Interkonektoj
De "Komsomolskaja" ekzistas transirejo al:
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj