Proksima al la samnoma lago kaj la Alpoj, Komo fariĝis populara turisma celloko kaj la urbo enhavas multnombrajn verkojn de arto, preĝejoj, ĝardenoj, muzeoj, teatroj, parkoj kaj palacoj: la Duomo (sidloko de episkoplando de Komo), la baziliko de Sankta Abondio (Sant’Abbondio), la Vilao Olmo, la publikaj ĝardenoj kun la Tempio Voltiano, la Teatro Sociale, la Broletto (la mezepoka urbodomo) kaj la 20-jarcenta Casa del Fascio (Domo de Faŝismo). Kun 213.996 alvenoj, Komo estas la tria plej vizitata urbo en Lombardio post Milano kaj Bergamo.[1]
Historio
Jam en la romia epoko tie ekzistis komunumo nomata Novum Comum, sed malmulte da ĝi konserviĝis. Ĝi estis akirita de Romio en 196 a.K. kaj estis la naskiĝloko de Plinio la Maljuna kaj Plinio la Juna.