La komitativo aŭ kuna kazo estas gramatika kazo en kelkaj lingvoj, ekzemple la uralaj lingvoj kaj la ĉukĉa, signifante akompanon. Aliaj lingvoj esprimas la saman funkcion per prepozicio aŭ postpozicio. En multaj lingvoj la komitativo estas kunigita kun la instrumentalo; tia kunigo okazas plej ofte en Eŭropo sed estas atestita ankaŭ aliloke. Tamen, la granda plimulto da mondaj lingvoj distingas inter komitativo kaj instrumentalo.[1]
Esperanto uzas por tiu ĉi kazo la prepozicion "kun".
Referencoj