La Komarko Cáceres aŭ plene esperantigite Komarko Kacereso (hispane Comarca de Cáceres) estas komarko de la regiono Ekstremaduro de Hispanio en ties norda provinco Cáceres. Laŭ la stato de 2022 en la areo vivis 131 294 loĝantoj sur areo de 3 716,29 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 35 loĝantoj/km². Administra centro de la komarko samkiel de la tuta provinco estas la urbo Kacereso (Cáceres).
Geografio
Temas pri etenda areo de ebenaĵoj kun mildaj deklivoj kiu etendiĝas ekde Brozas ĝis Trujillo, ĉe la duonebenaĵo de Cáceres kiuj estas enmarkitaj de la montoj de la Sierra de San Pedro, natura suda fino de Los Llanos. Grandan parton de la komarko kovras natura areo nomata Llanos de Cáceres, kiu estis deklarita Zono de Speciala Protektado de Birdoj (ZEPA) en 1989.
Municipoj
Laŭ la Ministerio de Agrikulturo kaj Medio[1] la municipoj de tiu komarko estas jenaj:
Vidu ankaŭ
Referencoj