Kolos Vaszary frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li aliĝis al benediktanoj kaj li lernis teologion en Pannonhalma. Inter 1854-1856 li instruis en Komárom. En 1855 li pastriĝis, sed li daŭris la instruadon en Pápa, poste en Esztergom. Ekde 1869 li estis direktoro de gimnazio en Győr. En 1885 li estis elektita ĉefabato de Pannonhalma. En tiu periodo li establis diversajn ekleziajn kaj pedagogiajn konstruaĵojn. En 1891 li estis elektita primaso, tiutempe li fondis hospitalon kaj strebis por ponto en Esztergom. Depost 1912 li rezignis kaj okupiĝis nur pri la historio. Li ricevis premiojn inter 1884-1892.
Elektitaj publikaĵoj
Történelem rövid vázlatban, alsóbb osztályok számára (1869) - historia lernolibro plurfoje eldonita
Történelmi atlasz (Historia atlaso), (1873)
Adatok az 1825-iki országgyűlés történetéhez (Datenoj al historio de la parlamentaj kunsidoj okazintaj en 1825), (1883)
Történelmi életrajzok (Historiaj biografioj), (1892), kun bildoj de János Vaszary
Vaszary Kolos beszédei (Paroladoj de Kolos Vaszary), (1909)