Preĝejo Senmakula koncipiĝo de Mario (germane: Kollegienkirche) servas ĉefe al la Salcburga universitato kaj estas baroka juvelaĵo, situante sur la placo Universitätsplatz. Ĝi estas ero de la UNESKO-mondheredaĵo urbocentra de Salcburgo (Aŭstrujo).
Ĉi kirko (populara nomo de ĝi estas Kolegia preĝejo) estas unu el la plej gravaj barokaj preĝejoj en Aŭstrujo. Konstruite de Johann Bernhard Fischer von Erlach, ĝi havas interesan historion kaj akiris reputacion en la urbo de Wolfgang Amadeus Mozart kiel scenejo por arto kaj muziko. La eksterordinare krutaj proporcioj de la interno estas tre impresaj. Pro la foresto de pentrado kaj la tre ŝparema uzo de stuko aŭ skulptaĵoj, la spaco ricevas tute unikan efekton. Pro plifortigi tion, oni malpost jardekoj forigis la benkaron. Ĉi tiu simpleco estas la ideala fono por artekspozicioj kaj koncertoj. Se oni rigardas atente, oni malkovros brulspurojn sur la marmora planko devenante de la okupada tempo de Napoleono Bonaparte, kiam la preĝejo estis uzata kiel fojnejo.
La Kolegia Preĝejo estis konstruita sub princ-ĉefepiskopo Johann Ernst von Thun und Hohenstein kiel nova preĝejo por la Benediktana alernejo, fondita jam en 1620. Kiel arkitekton la ĉefepiskopo elektis la verŝajne plej gravan arĥitekton siatempe, Johann Bernhard Fischer von Erlach. Per la konstruado de la universitata preĝejo: la salcburga universitata preĝejo fakte fariĝis ties ĉefverko. En 1696 metis la fundamentan ŝtonon la abato de la Arkiabatejo Sankta Petro, Edmund Sinnhuber. La ok tagojn daŭrantaj inaŭguraj festoj komenciĝis en novembro 1707: pro intertempa blindiĝo, Erlach ne plu povis vidi la finitan konstruaĵon. La kapeloj en la preĝeja interno estas dediĉitaj al la patronoj de la kvar fakultatoj: Tomaso de Akvino por teologio, Ivo Hélory de Kermartin por jursciencoj, Luko kaj Katerino por filozofio.
En la kuro de la tempo, la Kolegia preĝejo spertis diversajn sortojn. Kiam la trupoj de Napoleono okupis la urbon en 1800, ĝi estis uzata kiel fojnejo. En 1810 - kiam en Salcburgo ekregis la bavaroj - la universitato estis fermita kaj la preĝejo perdis sian originalan destinon. Poste ĝi estis ankaŭ garnizona kirko. Surloke en 1922 spekteblas la premiero de la Hofmannsthal-a verko Das große Welttheater. Post la altlerneja refondiĝo en 1964, ĉi kirko re-gajnis sian akademian statuton. Hodiaŭ ĝi servas ankaŭ kiel scenejo por artinstalaĵoj kaj koncertoj.