Christopher Houston CARSON (24a de Decembro, 1809 – 23a de Majo, 1868) estis usona landlimulo. Li estis felkomercisto, gvidisto en naturo, porindiana agento, kaj oficiro de la Usona Armeo. Li iĝis legendo de la landlimo (inter blankuloj kaj indianoj) jam en sia vivodaŭro pere de biografioj kaj gazetaraj artikoloj, kaj troigaj versioj de liaj agadegoj estis temo de malmultekostaj noveloj. Laŭ tiuj li estis sentima, batallerta, tenaca, kaj ludis gravan rolon en la alokcidenta ekspansio de Usono. Kvankam li estis fama dum multo de sia vivo, postaj historiistoj asertis, ke fakte Kit Carson ne ŝatis, deziris, aŭ eĉ tute komprenis la famon kiun li ricevis dum sia vivo.[1]
Carson foriris el hejmo en rura Misurio estante 16-jaraĝa por iĝi montarano kaj bestokaptisto okcidente. En la 1830-aj jaroj, li akompanis Ewing Young en ekspedicio al tiam meksika Kalifornio kaj aliĝis al ekspedicioj de felkomercistoj en la Roka Montaro. Li vivis inter kaj edziĝis ene de triboj de Arapahoj kaj Ĉejenoj.
En la 1840-aj jaroj, Carson estis dungita kiel gvidisto fare de John C. Frémont, kies ekspedicioj kovris multon de Kalifornio, Oregono, kaj la areo de la Granda Baseno. Frémont mapis kaj verkis informojn kaj komentariojn pri la Oregona vojo por helpi kaj kuraĝigi alokcidentajn pionirojn, kaj Carson atingis tutlandan famon pere de tiuj rakontoj. Sub estreco de Frémont, Carson partoprenis en la Konkero de Kalifornio el Meksiko en la komenco de la Meksik-usona milito. Poste, ankoraŭ dum la milito, Carson estis esploristo kaj mesaĝisto kiu famis pro sia savmisio post la Batalo de San Pasqual kaj pro sia de marbordo al marbordo vojaĝo el Kalifornio ĝis Vaŝingtono por liveri novaĵojn de la konflikto en Kalifornio al la registaro. En la 1850-aj jaroj, li estis nomumita kiel porindiana agento por la Ute (Utaho) kaj la Jicarilla [ĥikaRIlja] Apaĉoj.
Dum la Usona Enlanda Milito, Carson estris regimenton ĉefe de hispandevenaj volontuloj el Nov-Meksiko je la flanko de la Unio en la Batalo de Valverde en 1862. Kiam la Konfederacia minaco estis nuligita en Nov-Meksiko, Carson estris fortojn por subpremadi tribojn de Navahoj, Meskaleraj Apaĉoj, Kiowa kaj Komanĉoj detruante iliajn manĝoresursojn. Li estis nomumita Brigadir-Generalo kaj komandis Fort Garland, Koloradio. Sed tio por mallonge, ĉar malbona sano devigis lin retiriĝi el la militista vivo.
Carson edziĝis trifoje kaj havis dek gefilojn. Li mortis en Fort Lyon, Koloradio la 23an de Majo, 1868. Li estis entombigita en Taos, Nov-Meksiko, apud sia tria edzino, Josefa.
Dum la fino de la 19-a jarcento, Kit Carson iĝis legenda simbolo de la usonlima historio, kio influis sur la starigo de statuoj kaj monumentoj, publikaj eventoj kaj celebroj, temaro por Holivudo, kaj nomado de geografiaj lokoj dum la 20-a jarcento. En pli ĵusaj jaroj, Kit Carson iĝis ankaŭ simbolo de la Usona fitraktado de la indiĝenaj popoloj.
Notoj