En 1831 nederlanda kartografo faris kartografian laboron en Kendari. En la sekva jaro onidire okazis fondo de Kendari, kiu baldaŭ iĝis distrikta ĉefurbo. En 1942 abrupte japanoj surteriĝis kaj tenis la urbon propra ĝis 1945.
Ekonomio
La ekonomio de Kendari estas plejparte agrikultura kun kelkaj industriaj centroj proksime.
Religio
La loĝantoj de Kendari estas plejparte islamanoj.
Eduko
Ekzistas 133 infanĝardenoj, 141 bazlernejoj, 58 mezlernejoj, 20 metiaj mezlernejoj, diversaj altlernejoj de politekniko ĝis universitatoj en Kendari aktuale en 2020.
Klimato
Kendari havas tropikan pluvarbaran klimaton (Af). En ĉiuj monatoj pluvas, resume jare 2032 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 23-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Trafiko
Estas entute 614 kilometroj da vojo ene de la urbolimoj, el kiuj 472 kilometroj estis asfaltitaj. Granda ponto troviĝas tra la golfo. Kendari havas internacian marhavenon kaj enlandan flughavenon.