Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 123 867 loĝantoj sur areo de 40,7 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 043 loĝantoj/km². Ĝi situas 80 kilometrojn norde de Londono,
Jam de jarcentoj ĝi estas grava centro por scienco, lernado kaj esplorado; famaj sciencistoj, kiuj laboris kaj laboras en Kembriĝo inkluzivas Sir Isaac Newton, Charles Babbage, James Clerk Maxwell, James WatsonFrancis Crick, Sir Fred Hoyle, Sir Martin Rees, kaj Profesoro Stephen Hawking inter multaj aliaj. Pli lastatempe la urbo iĝis egale grava loko por komputika laboro. Multnombraj internaciaj komputikaj firmaoj havas sian britan oficejon en Kembriĝo, sed ĝi ankaŭ havas aron de propraj, lokaj firmaoj, ekz. ARM, fama kreanto de mikroprocesoroj.
La urbo havas tradicie altan nivelon de uzado de bicikla transporto, ĉefe pro sia universitato kaj pro la manko de gravaj montetoj.