La Kaŭna Teknologia Universitato (litove Kauno Technologijos Universitetas , KTU) estas la plej granda teknologia universitato en Baltio kaj la dua plej granda universitato en Litovio .
internacia studcentro de la universitato
Establigita el iuj partoj de la Vytautas-Magnus-universitato dum la sovetunia okupado, la universitato estis nomata "Kaŭna politeknika instituto" (litove Kauno politechnikos institutas ), ekde la jaro 1974 kun la kromnomo de la komunisto "Antanas Sniečkus ". La politeknika instituto kaj la "Kaŭna medicina akademio" estis formitaj el partoj de la Vytautas-Magnus-universitato , post kiam du ĉefaj humanismaj fakultatoj estis translokitaj al la Vilna Universitato dum la jaro 1949 .
Dum la jaro 2006 la universitato havis proksimume 19.000 studentojn.
Eksteraj ligiloj
54° 53' 55" norde, 23° 54' 44" oriente Mapo