Ĝi estis malkovrita de Marcelino Sanz de Sautuola en 1878 kaj ĝi estis plurfoje arkeologie esplorita. En 1907 Alcalde del Río malkovris en profundo de la kaverno kelkajn gravuraĵojn, kiujn oni ofte konsideras faritaj dum frua Magdalenio. Tiuj pentraĵoj reprezentis birdon kaj iaspecan ĉevalon. La arkeologiaj esploroj de Jesús Caballo eltrovis unu el la plej bonaj aroj de prahistoriaj objektoj en Iberio, inter ili, famiĝinta ordonbastono. Dum la 1950-aj jaroj, la kaverno estis plu esplorita de la profesoro Martínez Santaolla kaj ĝi estis esplorsidejo de la 2-a internacia kurso de kampa arkeologio dum somero de 1955.
Inter la jaroj 1994 kaj 2000 la arkeologiistoj Ramón Montes kaj Juan Sanguino ree ekesploris la plej malnovan tavolon de la kaverna grundo (Meza Paleolitiko).[2] En aŭgusto 1997 ili hazarde malkovris grupon de prahomaj pentraĵoj en kvazaŭ friso, kiuj datiĝas je antaŭ 20 000 jaroj kaj ne estis viditaj de aliaj esploristoj pro sura malpuraĵo. Ili estas plejparte inaj cervoj, sed ankaŭ estas ĉevalo kaj ŝajnaj bovo kaj kapro, kune de ceteraj simboloj. Ili estis pentritaj per fera oksido.
↑ (2001) La cueva del El Pendo : actuaciones arqueológicas 1994-2000. Cantabria (Comunidad Autónoma), Consejería de Cultura, Educación y Deporte. ISBN 84-87616-54-2.