En 2022 Kavaniŝi havis populacion de 155 165. En la 1970-aj jaroj la urbo atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil), ekde tiam la loĝantaro kontinue kreskiĝas.
La areo de nuna Kavaniŝi estis loĝita ekde la antikvaj tempoj, multaj tumuloj estis trovitaj en la urbego. De la 11-a jarcento oni minadis arĝenton kaj kupron. La minado kulminis en la 17-a jarcento. La vilaĝo Kavaniŝi estis kreita moderna municipo en 1889 kaj estis levita al urbostatuso la 1-an de oktobro 1925. En 1954 ĝi pligrandiĝis kun la najbaraj vilaĝoj.
Ekonomio
Kavaniŝi estas precipe navedurbo de Osako kaj Kobeo. En la eksteraj partoj - precipe norde - oni kultivas persikojn, kaŝtanojn, figojn kaj lignokarbojn.
Eduko
En Kavaniŝi nur mez- kaj bazlernejoj funkcias.
Klimato
Kavaniŝi situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj someroj kaj malvarmetaj vintroj, tiam ne neĝas multe da neĝoj. La meza jara temperaturo estas 14 °C. La jarpluvo averaĝas 1476 milimetrojn.
Trafiko
Kavaniŝi havas bonajn fervojajn kaj ĉefvojajn kontaktojn por helpi la navedantojn.