Maja Ostaszewska • Danuta Stenka • Artur Żmijewski • Paweł Małaszyński • Andrzej Chyra • Wiktoria Gąsiewska • Władysław Kowalski • Maja Komorowska • Jan Englert • Sergei Garmash • Stanisława Celińska • Magdalena Cielecka • Krzysztof Globisz • Jacek Braciak
Katin (poleKatyń) estas pola milita dramfilmo el 2007 reĝisorita de Andreo Vajda, kiu prezentas katinan murdon. La fotadon por la filmo oni komencis oktobre 2006 kaj finis januare 2007. La unua solena spektaklo okazis la 17-an de septembro 2007 en Varsovio en datreveno de sovetunia agreso al Pollando.
Labortitolo de la filmo: Post mortem. Opowieść katyńska (Post mortem. Katina rakonto) estas tia kiel la filmromano de Andrzej Mularczyk, surbaze de kiu ĝi estis realigita. La filmon oni nomumis al Oskar-premio 2007 en kategorio de la plej bona fremdlingva filmo.
La filmo gajnis la unuan premion por la plej bona pola filmo en 2008. Kreintoj de la filmo ricevis 7 statuetojn en diversaj kategorioj. Magdalena Biedrzycka ricevis Eŭropan Filmpremion en 2008 en kategorio Prix D’Excellence por la filmaj kostumoj.
En Ĉinio oni malpermesis ĝin montri kaj kopii kiel malkonkorda kun la vidpunkto de la regantoj de Ĉina Popola Respubliko, sed tamen kopioj estas alireblaj en pirataj versioj.
Rn Rusio la filmon oni montris la 2-an de aprilo 2010 (enŝaltkvoto 1,5% da spektantoj), kaj la 11-an de aprilo - unu tagon post kraŝo de la pola aviadilo Tu-154 en Smolensk (enŝaltkvoto 4,4% da spektantoj). Antaŭ televidiloj kolektiĝis 2,8 milionoj da personoj.
Post la katastrofo en Smolensk kaj vasta raportado pri tio en la mondo pluraj televidstacioj en diversaj ŝtatoj esprimis intereson montri la filmon.