Li estis ankoraŭ neplenaĝa kiam mortis lia patro, Karolo la 10-a. Li estis agnoskita kiel reĝo en 1660, sed estis nur kvinjara. La traktato de Oliva, subskribita je la sama jaro de la reĝenca konsilio, ĉesigis la militon komencitan de Karlo la 10-a kaj aldonis vastajn teritoriojn al Svedio. La jaroj antaŭ la plenaĝeco de Karlo la 11-a estis superitaj de la sveda aristokrataro.
Karlo komencis regi per si mem en 1672. Kiel kunhelpinto de Francio, Svedio plurfoje venkis Danion, sed devis ankaŭ partopreni militon kontraŭ Brandenburgio en 1674. Tio kaŭzis gravan svedan malvenkon en Fehrbellin (1675). Danio uzis tiun okazon por invadi Skanion. Danke al Ludoviko la 14-a, svedfavora paco estis finfine traktadita en 1679.
Karlo pretekstis la malkontentecon de la popolo pri la aristokrataro por akiri senliman potencon en 1680 : li tiel fariĝis absoluta monarko. La reĝo sekve kaj ĉefe zorgis pri la plibonigo de la interna reĝa administro kaj de la sveda ekonomio, cele al la plifortigo de la armeo.
Karlo la 11-a mortis en 1697 kaj transdonis al sia filo prosperan reĝlandon, timindajn armeon kaj ŝiparon, kaj ankaŭ malavaran trezoron.