La urbo estas la centro de samnoma komunumo kaj laŭ la areo estas la dua plej granda urbo de la historia provinco Värmland: Tion tamen ne kaŭzas aparte multaj loĝantoj, sed domoj konstruitaj aparte dise. Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 27 261 loĝantoj.
Ekonomio
La plej granda ekonomia branĉo ekde la fondiĝo de la loĝloko estas la produktado de armiloj. Elektinte la lokon de la armiloproduktejoj oni atentis preni lokon aparte for de la marbordoj kaj protektite de vastaj arbaroj, por ke eventualaj malamikaj armeoj havu laŭeble multe da problemoj per aviadiloj kaj bomboj trafi ĝin. Meze de la 20-a jarcento la loĝloko ricevis urbajn rajtojn.
La fino de la Malvarma Milito dum la jaroj 1989 ĝis 1991 kaj la sekva malpligraviĝo de la armiloprodukta industrio kaŭzis, ke la enloĝantaro malkreskis de proksimume 40.000 dum la jaro 1970 ĝis malpli ol 30.000 nun.
Alfred Nobel
La plej fama posedinto de la armila fabriko "Bofors" de Karlskoga de la jaro 1894 ĝis sia morto dum 1896 estis Alfred Nobel, kiu tiam vivis en la vilao "Björkborn" en la urbo. Kvankam li mortis en sia vilao en Sanremo, Italio kaj krome ankaŭ havis domon en Parizo, Francio, lia ĉefa loĝloko konsideriĝis la vilao en Karlskoga. Tial oni ĉi-tie leĝe registris lian faman testamenton, kiun li skribis en Parizo dum 1895 kaj kiu poste ebligis la kreon de la Nobel-premio.
Rilato al Esperanto
Inter 14.6.1947-1.7.1947 Karlskoga Esperanto-Societo "La Aglo" okazigis aranĝon "Verdaj Semajnoj en Karlskoga" kun rondvojaĝoj kaj festo de Sankta Johano.
En la postlasaĵo de la ĉeĥa esperantisto Zdeněk Hršel estis trovitaj dokumentoj pri lia partopreno en "Verdaj Semajnoj de Karlskoga" (invitletero, vizo, programo)
Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!