Kapurthala de la 11-a jarcento ĝis 1772 estis sub kontrolo de diversaj islamaj landoj (Delhia Sultanlando, Mogola Imperio), poste dominado de sikoj okazis kiel ŝtato Kapurthala ĝis 1948.
Ekonomio
En Kapurthala la ekonomio estas bazita sur produktadoj de teksaĵoj, elektraj dratoj kaj nutraĵoj.
Religioj
En Kapurthala vivas ĉefe hinduoj (57%), poste sikoj (33%), islamanoj (iom pli, ol 1%), kristanoj (malpli, ol 1%), iomete ankaŭ aliaj.
Edukado
En Kapurthala universitato, instituto kaj pluraj altlernejoj funkcias.
Lingvoj
En Kapurthala la oficiala lingvo estas la panĝaba.
Klimato
En Kapurthala jare pluvas averaĝe po 637 mm. En ĉiuj monatoj pluvas iomete, tamen pro la musono tre ofte inter julio-septembro. La temperaturo varias inter 16-30 °C.
Trafiko
Kapurthala havas trairan fervojan linion inter Ĝalandar kaj Firozpur. Po 3 ĉefvojoj kaj flankovojoj kuras al la urbego. La plej proksima, ankaŭ internacia flughaveno ĉe Amritsar troviĝas.