Kapreola Roko

Kapreola Roko
pole: Sarnia Skała
monto
Kapreola Roko el la Ruĝa Montstelo
Lando Pollando Pollando
Regiono Malgrandpollanda Provinco
Distrikto Distrikto Tatrzański
Montaro Tatroj
Situo Sarna Skała
 - alteco 1 377 m s. m.
 - graveco 76 m
 - koordinatoj 49° 15′ 55″ N 19° 56′ 28.3″ O / 49.26528 °N, 19.941194 °O / 49.26528; 19.941194 (mapo)
Situo enkadre de Tatroj
Situo enkadre de Tatroj
Situo enkadre de Tatroj
Vikimedia Komunejo: Sarnia Skała
La Kapreola Roko.

Kapreola Roko (pole Sarnia Skała /SARnja SKAŭa/) estas pinto en la Okcidentaj Tatroj, en Karpatoj. Ĝia alteco estas 1377 m s. m. Ĝi lokiĝas inter Valo Białego (pole Dolina Białego /doLIna bjaŬEgo/) kaj Valo Strążyska (pole Dolina Strążyska /doLIna stronĴISka/).

Priskribo

La Kapreola Roko estas kalkŝtona. Sub ĝi lokiĝas negranda pigmepina herbejo. Antaŭe oni nomigis la Kapreolan Rokon: "Eta Svinico" (Mała Świnica), "Sviniceto" (Świniczka) aŭ "Porka Roko" (Świńska Skała). Ĝi estis traserĉata de trezorserĉantoj, sur la roko oni povas vidi iliaj postsignoj.

La roko estas ofte vizitata de turistoj, ĉar el la supro de la loko oni povas vidi Giewonton kaj Zakopane-on.

Vintra panoramo el la Kapreola Roko
Vintra panoramo el la Kapreola Roko

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!