La kapelo situas sola sur monteto en la tombejo. Sur la eksteraj muroj estas videblaj memortabuloj kaj tomboŝtonoj, ĉar komence oni profitis la konstruaĵon entombiga loko. La fasado estas en la okcidenta flanko de la kapelo kaj ĝi komenciĝas per antaŭhalo. Post la antaŭhalo kvadrata turo altiĝas. 2 niĉoj kun skulptaĵoj pri Sankta Roĥo kaj Sankta Sebastiano estas videblaj sur la fasado. La sanktejo estas pli mallarĝa, ol la navo. Flanke estas sakristio, sube estas kriptoj.