La kantono Mariposa - angleMariposa County, "papilia kantono" - estas kantono de Usono en la subŝtatoKalifornio. Ĝia administra centro estas la samnoma censa loko Mariposa, kiu en 2020 havis nur iom pli ol 1 500 loĝantoj. La kantono estis fondita la 4-an de januaro1850.
Laŭ la stato de la jaro 2020 en la kantono vivis 17 131 personoj sur areo de 3 789 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun kantono Tuolumne, kantono Madera, kantono Merced kaj kantono Stanislao.
La orienta sekcio de la kantono estas la centra parto de la Nacia Parko Yosemite.
Ekzistas neniuj oficialaj urboj en la kantono; tamen, ekzistas komunumoj rekonitaj kiel cens-nomumaj lokoj por statistikaj celoj. La kantono distingiĝas de la cetero de Norda Ameriko en tio ke ĝi tute ne havas trafiksignalojn.