Kantono Kitsap [kIcep] (angle: Kitsap County) estas administra unuo en la usona ŝtato Vaŝingtonio. Ĝi ampleksas la nordajn du trionojn de la samnoma duoninsulo (la ceteron dividas Kantonoj Mason kaj Pierce. La kantona administra sidejo situas en Port Orchard, kaj la plej granda urbo estas Bremertono, grava konstruejo kaj riparejo de flotaj ŝipoj por la usona mararmeo.
La kantono havas surfacan areon de 1 466 km², el kio 440 km² estas akvo.
Historio
La teritoria parlamento kreis Kantonon Slaughter la 16-an de januaro 1857 el partoj de Kantonoj Jefferson kaj King. Oni post nelonge renomis ĝin Kitsap.
Vidu ankaŭ