w1
La kantono Capellen situas en la sudokcidento de la Grandduklando Luksemburgio. Norde la kantono limas je la kantonoj Redingen kaj Mersch, oriente je la kantono Luksemburgo, sude je la kantono Esch-sur-Alzette kaj okcidente je la belgia provinco Luksemburgo. Laŭ la stato de januaro 2021 en la kantono vivis 5482 loĝantoj.
Administra divido
La kantono Capellen ampleksas dekunu komunumojn (nombroj de loĝantoj laŭ la stato de januaro 2021):
- Dippach (Dippech) (4461)
- Garnich (Garnech) (2221)
- Habscht (4803)
- Käerjeng (10517), la 1-an de Januaro 2012 kreita el
- Kehlen (Kielen) (6138)
- Koerich (Käerch) (2642)
- Kopstal (Koplescht) (4116)
- Mamer (10218)
- Steinfort (Stengefort) (5617)
Notoj