Kampen (dane: Kampen, nordfrise: Kaamp) estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Norda Frislando de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio, sur la insulo Sylt. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 486 loĝantojn. La teritorio estas parto de la komunumaro Landschaft Sylt, administra ligo de pluraj formale sendependaj politikaj komunumoj, administrata en Westerland, komunumo Sylt.
Dum la mezepoko, la loĝloko Kampen apartenis al la komerca ligo Hanso.
Eksteraj ligiloj