Kaluno aŭ pli precize ordinara KalunolatineCalluna vulgaris estas plantospecio, kaj la sola de la genro Calluna en la familio de erikacoj, kelkfoje ankaŭ nomata "eriko". Ĝi estas la nacia floro de Norvegio. Ĝi kreskas kiel eta persista arbusto alta je 20 - 50 centimetroj (malofte ĝis 1m), kaj vaste troviĝas en Eŭropo kaj Malgrand-Azio sur bone drenitaj acidaj terenoj en malfermaj sunaj situoj kaj en modera ombro. Ĝi toleras malfortan paŝtiĝon kaj kapablas revigligi sin post foja bruliĝo.
Ĝin distingas disde la parenca genro eriko la kvarpartaj korolo kaj kaliko. La floroj elvenas en malfrua somero, sovaĝaj specioj kutime havas purpurecajn.
Tiu palearktisa specio estas grava paŝtaĵo por ŝafoj kaj cervoj, kiuj povas manĝi la pintojn de la plantoj kiam neĝo kovras malpli altajn kreskaĵojn.
Oni kultivas ĝin kiel ornam-planton por uzado en pejzaĝ-ĝardenismo kaj privataj ĝardenoj. En Nov-Zelando la planto estis enkondukita kaj fariĝis invada trudherbo kelkloke, plej notinde en la Nacia parko Tongariro, ĝi superkreskas la indiĝenajn plantojn. Provoj kontraŭbatali kalunon helpe de ĝin manĝanta skarabo ŝajne sukcesas [1]Arkivigite je 2011-07-25 per la retarkivo Wayback Machine.