La stacio havas du kajojn kaj piedan ponteton de unu al la alia, ili ĉiuj estas subtere.
Maniero de veturado tra la stacio estas montrita en la skemo.
Verda linio iras de stacio Kantemirovskaja (de sudo) tra Kaŝirskaja al Kolomenskaja (al nordo). Trajnoj de ĉi tiu linio haltiĝas ĉe kajoj sur du enaj trakoj de la stacio el ĉiuj kvar.
Verdblua linio finiĝas en Kaŝirskaja. Trajnoj de ĉi tiu linio venas de Varŝavskaja (de okcidento), iras en senelirejon, kaj revenas veturante aliderekte en la alian trakon.
Trajnoj de ĉi tiu linio haltiĝas ĉe kajoj sur du eksteraj trakoj de la stacio el ĉiuj kvar.
Elirejoj en la urbon estas en finoj de la kajoj.
Stacio ankaŭ havas du ofte uzatajn kunigajn liniojn inter verda kaj verdblua linioj.
Nomo
La stacio estis nomita je nomo de strato Kaŝirskoje ŝosse, kiu estas super la stacio sur tero. La strato mem en sia vico estis nomita je nomo de urbo Kaŝira, en tiun urbon oni veturas de Moskvo laŭ la strato.