Kędzierzyn-Koźle (germaneKandrzin-Cosel) estas urbo en la provinco Opolio de Pollando, kiu laŭ la stato de 2021
havis loĝantaron de 56 931 urbanoj, kio egalas al loĝdenso de 461 homoj/km². Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de ankaŭ samnoma distrikto Kędzierzyn-Koźle. Ĝis la jaro 1945 la urba teritorio apartenis al Germanio kaj havis germanlingvan loĝantaron, kiu estis forpelita ĝis la jaro 1947. Ĝin anstataŭis poloj el pli orientaj regionoj. En sia nuna administra formo la urbo Kędzierzyn-Koźle tamen ekestis nur en 1975 per unuigo de la antaŭe sendependaj urboj Koźle (Cosel), Kędzierzyn (Kandrzin), Kłodnica (Klodnitz) kaj Sławięcice (Slawentzitz).
Edward Nycz kaj Stanisław Senft (redaktoroj) Kędzierzyn-Koźle. Monografia Miasta” (Kędzierzyn-Koźle. Monografio de la urbo). Państwowy Instytut Naukowy Instytut Śląski w Opolu, Opole 2001.