József Kollár [jOĵef kolAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kollár József estis hungara arkitekto. Lia origina familia nomo estis Kohn [kOn] ĝis 1892.
József Kohn[1] naskiĝis la 18-an de decembro 1869 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario), li mortis la 8-an de julio 1943 en Budapeŝto.
Biografio
József Kollár devenis el juda familio. Li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1894. Post siaj studoj li laboris en firmao de Henrik Schmahl. En 1900 li malfermis komunan arkitekturan atelieron kun Sámuel Révész. Ili laboris kune ĝis la 1-a mondmilito, en tiu periodo ili projektis 150 konstruaĵojn. Kollár en 1919 katolikiĝis, poste li forlasis la arkitekturon. Li havis edzinon.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
- pluraj domoj en Budapeŝto, inter ili propra domo (1911)
Fontoj
Referencoj