János P. Bak

János P. Bak
Persona informo
vdr

János P. Bak [jAnoŝ pE], laŭ la hungarlingve kutima nomordo P. Bak János, estis hungara pentristo. Lia nobela antaŭnomo estis pázmándhegyi [pAzmAndhedji]. La distinga majusklo P estas mallongigo de Pázmándi.

János P. Bak[1] naskiĝis la  6-an de aprilo 1913 (nun 1913-04-06) en Pázmándfalu, li mortis la 23-an de novembro 1981 en Budapeŝto.

Biografio

János P. Bak studis en 1929 en Reĝa Desegnista Edukejo de Ferenc Helbing kaj Jenő Haranghy, poste li akiris pentristan diplomon en Reĝa Pentrista Majstrolernejo en 1937. Liaj majstroj estis Oszkár Glatz kaj Gyula Rudnay, al ĉi-lasta li estis asistanto en la lastaj 2 jaroj. Inter 1937-1945 li plurfoje estis soldato. En 1946 en Baja li partoprenis en establo de artista kolonio, poste li ankaŭ instruis. En 1953 li kaj lia familio estis translokigitaj al Szolnok, kie li estis zorganto de Artistkolonio (Szolnok). Ekde 1958 li vivis en Budapeŝto.

Li pentris precipe aĵpentraĵojn, portretojn, ĝenropentraĵojn kaj pejzaĝojn. Li ricevis premiojn inter 1937-1959.

Elektitaj pentraĵoj

  • Győri utca, 1938
  • Modell, 1941
  • Lehel vezér Augsburg előtt, 1957
  • Téli parasztudvar
  • Csendélet
  • Tiszai táj
  • Szoptató anya

Elektitaj ekspozicoj solaj

Elektitaj ekspozicoj grupaj

  • Győr, 1932
  • Budapeŝto, 1945, 1946, 1966
  • Szolnok, 1966

Fontoj

Referencoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!