János Bókai [jAnoŝ bOkai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bókai János, estis hungara kuracisto, pediatro, kirurgo, oftalmologo kaj profesoro. Liaj nomformoj estis Bock (ĝis 1849) kaj Bókay. Lia filo estis samnoma kuracisto János Bókay (kuracisto, 1858), lia nepo estis János Bókay.
János Bókai [1] naskiĝis la 18-an de majo 1822 en Hungara reĝlando en Igló (nuntempa Spišská Nová Ves en Slovakio). Li mortis la 20-an de oktobro 1884 en Budapeŝto.
Biografio
János Bókai apartenis al la saksa (germana) minoritato en Hungario. Li aĝis 16, kiam li lernis la hungaran lingvon. Li frekventis universitatojn en Pest (urbo) kaj Vieno inter 1841 kaj 1846. Li eklaboris apud Ágost Schöpf-Merei en hospitalo. En 1852 li iĝis direktoro de hospitalo pri malriĉaj infanoj, li estis fondinto de la serioza hungara infankuracado. En 1861 li ekinstruis en Universitato de Pest, kie li atingis la instruan rangon eksterordinara profesoro en 1867, publika ordoinara profesoro en 1874. En 1872 li ricevis la titolon reĝa konsilisto. En 1884 li ricevis premion.
Elektitaj publikaĵoj
- A garatmögötti tályogokról. (Abscessus retropharyngealis) és a garatmögötti nyirkmirigylobról (Lymphadenitis retropharyngealis) gyermekeknél (1876)
- Über Retropharyngeal-Abscesse bei Kindern (1876)
- Krankheiten der männlichen Sexualorgane, Die Krankheiten der Harnblase kaj Die Krankheiten des Mastdarms und des Afters (1878)
Memorigiloj
Fontoj