János Baka [jAnoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Baka János, estis hungara instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis kézdikurtapataki.
János Baka[1] naskiĝis la 24-an de decembro 1840 (nun 1840-12-24) en Csíkszentgyörgy (Aŭstra Imperio, Transilvanio, nuntempa Ciucsângeorgiu en Rumanio), li mortis la 29-an de majo 1928 en Sânmartin (Harghita) (Rumanio).
Biografio
János Baka lernis muzikajn sciojn hejme de sia patro. Ekde 1858 li instruis en pedagogia lernejo en Csíksomlyó, dum en 1860 li akiris instruistan licencon pri kantoroj. Inter 1861-1870 li estis vickantoro, poste instruisto de kantoroj en Csíkszentmárton ĝis la pensiuliĝo en 1910. Inter 1908-1910 li estis ankaŭ lernejestro en alia lernejo. Li komponis ekleziajn kaj lernejajn kantojn. Li ricevis premion en 1925.
Elektitaj kontribuoj
- Őrangyal. Ima- és énekeskönyv. (sen eldonjaro, kvinfoje eldonita)
- Ártatlanok őrangyala. Ima- és énekeskönyv katolikus gyermekek számára. (1892, trifoje eldonita)
- Erdély egyházmegye énekeskönyve. 1–2. (3 volumoj, 1921–1924)
- Vallásos énekek a katolikus kántorok használatára. (1922)
- Kis dalos. R. k. népiskolák számára. (1926)
Memorigiloj
- biblioteko de Sânmartin portas la nomon "Baka János"
Fontoj
Referencoj