Jyväskylä estas la sepa urbo kaj komunumo laŭ grandeco en Finnlando. En Jyväskylä estas Universitato de Jyväskylä. Jyväskylä estas konata kiel lerneja urbo. En Finnlando oni diras, ke Jyväskylä estas "Ateno de Finnlando." En Jyväskylä situas multaj montetoj.
Historio
La urbo Jyväskylä estas fondita en 1837. La famo komenciĝis jam en 1858 kiam estis fondita la unua finnlingva duagrada lernejo, liceo de Jyväskylä. En 1864 estis fondita pedagogia instituto, kiu formis bazon por nuna Universitato de Jyväskylä. Lerneja distingo de Jyväskylä faris por Jyväslylä nomon Ateno de Finnlando, sed Jyväskylä estis silenteca vere malgranda urbo en 1800aj jaroj kaj unuaj jardekoj de la 20a jarcento, sed post dua mondmilito ĝi komenciĝis kreski rapide. Dum vintra milito Jyväskylä havis proksimume 8000 loĝantojn. En 1960-aj jaroj la loĝantoj estis proksimume 40 0000 kaj en 2000-aj jaroj pre la granda komunuma ligito 80 000. En 1940-aj–1960-aj jaroj preskaŭ ĉiuj en la 19-a jarcentro konstruitaj lignaj domoj en la urbocentro de Jyväskylä estis malkonstruita. Ĉi tio vasta malkonstruado estis nacia fenomeno, sed en Jyväskylä ĝi estis speciale forta.
1914, 1941, 1948 kaj 1965 partoj de Kampara komunumo de Jyväskylä estis ligita al Jyväskylä. En 1993 Säynätsalo fariĝis parto de Jyväskylä. En la jaro 2009 Kampara komunumo de Jyväskylä kaj Korpilahti estas ligita je Jyväskylä kaj areo de Jyväskylä fariĝis vere pli granda kaj nun la plej parto de la komunumo Jyväskylä estas rura.
La urbestro de Jyväskylä estas post 2015Timo Koivisto. Li estas el Finnlanda Socialdemokratia Partio, kiu estas la plej populara partio en Jyväskylä. Li fariĝis elektita en novembro 2014 kaj komencigis en la kariero 1-a de januaro 2015, kiam lia antaŭanto Markku Andersson ricevis pension.
Same ol multaj aliaj urbestroj en Finnlando, urbestro de Jyväskylä havas vastan lokpolitikan forton sed malsame ol ekzemple en Helsinko kaj Tampere la urbestro ne estas ĉefo de urbregistraro sed urbregistraro de Jyväskylä havas severan prezidanton. Jyväskylä havas tiel duonurbestran sistemon same ol Turku kaj Kuopio (komparu kun duonprezidenta sistemo). Jyväskylä havas ankaŭ helpanturbestron. Urbkonsilio de Jyväskylä havas 67 membrojn.
La unua registrita esperanto-societo en Finnlando estis fondita en Jyväskylä en 1904. Tamen la rusaj aŭtoritatuloj permesis al la klubo havi membrojn nur en teritorio de gubernio de Vaasa, al kiu Jyväskylä tiam apartenis, kaj post la transloĝiĝo de kelkaj aktivuloj, la agado de la societo kolapsis.