Li multe legis kaj frekventis la literaturajn kafejojn; li amikiĝis kun Alfred Capus kaj Lucien Guitry. En 1885 li komencis verki "Crime de village" (krimo en vilaĝo); la saman jaron li faris sian militservon en Bourges. En 1887 li komencis verki "Les cloportes", kiu estos eldonita nur post lia morto.
La 28-an de aprilo1888, li edzinigis Marie Morneau. Ilia filo, Jean-François Renard, naskiĝis en 1889, kaj ilia filino Julie-Marie Renard en 1891.
La 6-an de majo1900, li estis elektita skabeno en Chaumot, (vilaĝo apud Chitry-les-Mines, en kiu li luprenis domon). Li poste forlasis Chaumot kaj fariĝis ano de la municipa konsilantaro de Chitry-les-Mines en aprilo1904, kaj urbestro de tiu komunumo en majo 1904 kun socialista etikedo.
Li mortis en 1910 pro arteriosklerozo, en sia pariza domo, 22 rue du Rocher.
La liceo de Nevers kie Jules Renard lernis, ricevis lian nomon.
Verkoj
La verko de Jules Renard estas markita de lia malĝoja infanaĝo. "Poil de Carotte"
(Karotharulo), titolo de lia plej fama verko, estis moknomo, kiun lia patrino
donis al li. Li ĉerpis sian inspiron el la kamparo de la nievra regiono. Liaj portretoj
de karakteroj estis precizaj, mokaj kaj foje kruelaj.