Journal of Child Sexual Abuse, prononco laŭ sistemo IFA d͡ʒˈɜːnə͡l ˈɒv t͡ʃˈa͡ɪld sˈɛkʃuːə͡l ɐbjˈuːz, en Esperanto "ĵurnalo pri infana seksa misuzo", estas anglalingva, interfaka, kolege reviziita, scienca ĵurnalo kiu disponigas interfacon por esploristoj, akademianoj, advokatoj, klinikistoj kaj terapiistoj. La ĵurnalo rekomendas kaj agadas favore al pliigita interkonektado en la kampo de seksa misuzo, pli granda disvastigo de informoj kaj esplorado, pli granda agnosko de seksa misuzo de infanoj, kaj evoluo de efika taksado, interveno kaj preventaj programoj. La publikaĵo kontinue aperadas ĉiun duan monaton ekde la jaro 1992. Ĝin ekpublikigis la brita scienca eldonejo Routledge, kaj intertempe la eldonadon transprenis la usona scienca eldonejo Taylor & Francis. Ekde tiam la centra redakcia adreso estas en Filadelfio (Pensilvanio). La ĉefredaktoro ekde la unua jarkolekto estas Robert Geffner, kiu laboras en San Diego, Kalifornio. Norma mallongigo de la publikaĵo laŭ la internacia normo ISO 4 estas J. Child Sex. Abuse.
Eksteraj ligiloj