Tiu ĉi paĝo temas pri brigada generalo Josef Mašín, la membro de kontraŭnazia rezistmovada grupo Tri reĝoj. Pri liaj filoj, kiuj gvidis armitan rezistmovadon kontraŭ komunismo, temas artikolo Fratoj Mašín.
Tiu ĉi paĝo temas pri brigada generalo Josef Mašín, la membro de kontraŭnazia rezistmovada grupo Tri reĝoj. Pluaj signifoj estas indikitaj en artikolo Josef Mašín (apartigilo).
Josef Mašín
Generalo Josef Mašín (fotoarkivo de lia nepino Barbara Masin)
Li naskiĝis en Lošany ĉe Kolín kiel ununura filo de kamparano Alois Mašín kaj lia edzino Marie, naskita Zourková. En la jaroj 1907 - 1911 li partoprenis ĉeĥan realan gimnazion en Kutná Hora. En la jaroj 1912 - 1915 li finstudis Landan mezlernejon ekonomian en Roudnice nad Labem.
La 28-an de aprilo1915 Mašín estis rekrutigita kaj alvicigita al i.r. infanteria regimento 36, kun kiu li forveturis al rusa batalfronto. Ĉi tie la 9-an de majo1915 ĉe Sinkov alikuris en la rusan militkaptitecon kaj la 3-an de januaro1916 li aliĝis en Ĉeĥoslovakan legion. En la jaroj 1916 ĝis 1921 li poste batalis en la ĉeĥoslovakaj legioj en la 1-a ĉeĥoslovaka pafista regimento. En bataloj li estis kelkfoje vundita kaj kelkfoje honorigita (krom alia per Kruco de sankta Georgo - alta rusa soldata honorigo). Li batalis en bataloj ĉe Zborov, ĉe Baĥmaĉ kaj sur Transsiberia magistralo.
Ekde 1928 Mašín deĵoris ĉe la 1-a artileria regimento de Jan Žižka z Trocnova en Ruzyně ĝis 1939 en funkcio vicregimentestro.
La 18-an de junio1929 li edziĝis kun Zdena Nováková. Li havis kun ŝi tri infanojn: filojn Ctirad, naskiĝinta en 1930, Josef naskiĝinta en 1932 kaj filinon Zdeňka naskiĝinta en 1933.
Okupacio de Ĉeĥoslovakio
La 14-an de marto1939 Mašín estis suspendita kaj akuzita pro ribelo, kiam li rifuzis subiĝis al ordono ne rezisti al okupantoj. Post la konkero de Ĉeĥoslovakio fare de nazia Germanio li provis fari sabotojn, unue neorganizite, pli poste enkadre de rezistmovada organizo Defendo de nacio. Komune kun subkolonelo Josef Balabán kaj staba kapitano Václav Morávek li kreis raportistan grupon Tri reĝoj. Helpe de granda reto de kunlaborantoj la membroj de grupo kolektis signifajn informojn, kiujn ili poste transdonis per elsendigilo al ĉeĥoslovaka ekzila registaro ĝis Londono. Krom tio, ili amasigis armilojn, faris sabotojn, laŭ iuj atestoj Mašín partoprenis en eldonado de kontraŭleĝa ĵurnalo En batalo.
Post la dua mondmilito Josef Mašín estis avancita in memoriam en rangon de brigada generalo kaj en majo de 2005 in memoriam je generalmajoro. Lia edzino Zdena Mašínová estis kelkajn monatojn malliberigata (de la 6-a de januaro 1942 ĝis la 5-a de aŭgusto 1942) de gestapo, post la milito ŝi estis honorigita de Ĉeĥoslovaka Milita Kruco.
En la jaro 1953 ŝi estis dum maljusta juĝproceso sendita fare de krimula komunista justico al 25 jaroj en malliberejon, pro onidira helpo dum "krimegoj", kiujn faris iliaj du filoj, pro aprobigado de tiujn ĉi krimoj kaj pro "helpo al kontraŭleĝa fuĝo" de membroj de la rezistmovada grupo de fratoj Mašín malantaŭ la limojn.
NĚMEČEK, Jan - Mašínové. Zpráva o dvou generacích, nakl. Torst, v Praze 1998, ISBN 80-7215-048-0
RAJLICH, Jiří; ČAPLOVIČ, Miloslav; kolektiv - Vojenské osobnosti československého odboje 1939 až 1945, nakl. Ministerstva národní obrany ČR, v Praze 2005