Johán VALANO kaj (pli neformale) Johán BALANO estas pseŭdonimoj de Claude Piron. Ili aludas la belgan devenon de Piron: valono el la Moza valo.
Sub tiu nomo aperis lia poemaro "Malmalice" (1978), kaj tuta serio da "Ĉu"-romanoj, kaj lia novelaro Ĉu rakonti novele?[1] (aperinta kiel unua verko en la Serio Stafeto).
En 1982LF-koop eldonis lian muzikan kasedon "Frandu piron", realigitan helpe de Gianfranco Molle kaj aliaj en Romo.
Recenzoj
Pri Ĉu rakonti novele?
„ Krim-noveloj. Ĝi estas originale verkita en Esperanto kaj enhavas dekunu krim-rakontojn, kiuj jam aperis en la magazino "Monato" en la jaro 1981, kio jam estas atesto pri ĝia kvalito. La esperanta literaturo ja enhavas ĉiujn diversajn branĉojn de la moderna literaturo kaj tiu ĉi verko atestas pri la branĉo de krim-noveloj. Estas rimarkinde, ke la nomoj de personoj, stratoj kaj geografiaj lokoj havas esperantajn radikojn, kio vere estas originala, ĉar ordinare oni nur esperantigas la nomojn de la diversaj lingvoj. Propra esperanto-literaturo bezonas esperantajn nomojn sendependajn de kiu ajn nacia lingvo, ĉar Esperanto estas universala. ”