Dum la reĝeco de Eriko la 14-a, li estis en konflikto kun sia duonfrato Johano, tiam duko de Finnlando. De 1563 ĝis 1567 Eriko tenis Johanon kaj ties edzinon Katarina Jogajlido kiel kaptitoj en kastelo Gripsholm. Dum tiu kaptiteco Katarina naskis Sigismondon, kiu pli poste fariĝis reĝo de Svedio kaj Pollando-Litovio.