Jessica von Bredow-Werndl estas germana rajdistino. Ŝi interalie partoprenis en la Somera Olimpiko 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita al la 23-a de julio ĝis la 8-a de aŭgusto 2021 en Tokio, Japanio. Tie ŝi en la virina teama dresrajdo la 27-an de julio atingis la oran medalon. Kunteamaninoj estis Dorothee Schneider kaj Isabell Werth. Same ŝi en la sekva tago atingis plian oran medalon en la virina unuopa dresrajdo. Ankaŭ en la Somera Olimpiko 2024 en Parizo, Francio, ŝi la 3-an de aŭgusto en la teama konkurso atingis la oran medalon, denove kun kunteamanino Isabell Werth kaj teamano Frederic Wandres - la sekvan tagon aldoniĝis plia ora medalo en la individua elekto .
Vidu ankaŭ