Jenneke Christina VAN VEENENDAAL (naskita la 22-an de majo 1920 en Graft; mortinta la 25-an de januaro 2012 en Amsterdamo) estis nederlanda esperantistino. Ŝi estis filino de la esperantistaj geedzoj Elisabeth Bouwes kaj Cornelis Josinus van Veenendaal, kiuj organizis la 1-an IJK-on en 1938. Ŝia edzo estis Floris Meijdam (naskita la 29-an de decembro 1919), same esperantisto.
Fontoj